Aŭgusto de Hofmano (1818-1892) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
August Wilhelm von Hofmann | |||||
Naskiĝo | 8-a de aprilo 1818 en Gießen, Germanio | ||||
Morto | 5-a de majo 1892 en Berlino, Germanio | ||||
Tombo | Doroteurba tombejo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hesio-Darmstadt vd | ||||
Alma mater | Universitato de Gießen Reĝa Kolegio pri Kemio de Londono Universitato de Berlino | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Albert von Hofmann vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | kemio vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Justus von Liebig vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
August Wilhelm von HOFMANN (1818-1892) estis germana kemiisto, lernanto de Justo de Libiko en la Universitato de Gießen, unua direktoro de la Reĝa Kolegio pri Kemio en Londono, profesoro en la Universitato de Berlino kaj esploristo. En Londono kaj Berlino, Hofmann rekreis la modelon de laboratoriaj instruoj establitan de Libiko, en Gießen, per fondo de kemia lernejo centrita sur la eksperimenta organika kemio kaj ties industria uzado. Li esploris plurajn kemiajn substancojn, inter ili, la benzeno, tolueno, aminoj, formaldehido, hidrazobenzeno, izonitriloj kaj alilaj alkoholoj. Lia nomo asociiĝas al la voltametro de Hofmann kaj al serio da procezoj kiujn li esploris, inklude de la Rearanĝo de Hofmann-Martius, la eliminado de Hofmann kaj la reakcio Hofmann-Löffler.