Wikiwand estas programara interfaco disvolvita por vidi artikolojn de Vikipedio kun reklam-bazita enspeziga modelo, havebla por pluraj popularaj TTT-legiloj (retumiloj).
Wikiwand (origine WikiWand, "Wand" estas la angla vorto por "sorĉbastono", kiu mirakle donas ravan aspekton al la tede aspekta origina Wiki-paĝo) estis fondita en 2013 fare de Lior Grossman kaj Ilan Lewin. Oficiale lanĉita en aŭgusto 2014, la interfaco inkludas flankan menuon, supran navigadon, personecigitajn ligilojn al aliaj lingvoj, novan tipografion, kaj aliron al antaŭrigardoj de ligitaj artikoloj. La listo de enhavoj estas konstante montrita sur la maldekstra flanko.
Grossman disvolvis ĝin por superi sian frustriĝon kun Vikipedio, argumentante ke "Tio ne havas sencon por ni, ke la kvina plej populara retejo en la mondo, uzata de duonmiliardo da homoj, havas interfacon kiu ne estis ĝisdatigita dum pli ol jardeko. Ni trovis la Vikipedian interfacon malorda, malfacile legebla (grandaj blokoj de malgranda teksto), malfacile navigebla, kaj mankohava en terminoj de uzebleco. "
La interfaco estas havebla por Google Chrome, Safari kaj Firefox same kiel tra la retejo de Wikiwand. En marto 2015, Wikiwand aperigis iOS programon por iPhone kaj iPad.
Wikiwand povis levi $ 600.000 por apogi la disvolviĝon de la plibonigita interfaco. La entrepreno esperas enspezi per la produkto integrante reklamojn por lernolibroj, artikoloj kaj klasoj. Ĝi deklaris ke ĝi intencas donaci 30% de siaj profitoj al la Fondaĵo Vikimedio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wikiwand en la angla Vikipedio.