Pablo Zabaleta

Pablo Zabaleta
Persona informo
Naskonomo Pablo Javier Zabaleta Girod
Naskiĝo 16-an de januaro 1985 (1985-01-16) (39-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Pablo Zabaleta estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  16-an de januaro 1985(nun 1985-01-16) en Bonaero, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 2008 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Manchester City F.C. de Manĉestro. Krome ekde la jaro 2005 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post kiam en 2003 ĝis 2005 li jam estis membro de la nacia teamo de sub-20-jaruloj. En 2008 li paralele ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "4".