Gustavo Bueno | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Gustavo Bueno Martínez | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1924 en Santo Domingo de la Calzada | |
Morto | 7-an de aŭgusto 2016 (91-jaraĝa) en Niembru | |
Religio | Catholic atheism vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | University of La Rioja • Universitato de Zaragozo • Universitato de Madrido vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • universitata instruisto • gimnazia instruisto vd | |
Laborkampo | Q6006061 vd | |
Doktoreca konsilisto | Santiago Montero Díaz vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q124041214 vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gustavo BUENO MARTÍNEZ (1924-2016) estis fama hispana filozofo, kreinto de la „filozofa materiismo“, kaj unu el la plej famaj filozofoj de Hispanio dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Lia verkaro miksiĝis tuttempe kun scienco kaj filozofihistorio. Li ankaŭ verkis pri ontologio, sciencifilozofio, historio, antropologio, religifilozofio, politikfilozofio, ateismo, ktp. En liaj lastaj jaroj li filmetis sin pri multaj temoj filozofaj. Oni konas lin en Hispanio pro lia partopreno en televidaj interparoladoj. Lia teorio farigis grandan kiomon da kaj poraj kaj malporaj tezoj. La Filozofa Skolo de Oviedo kunsidas en la Fondaĵo Gustavo Bueno por instrui sciencon kaj filozofion. Lia pensado suferis polemikon kaj nekomprenon.
Ĉe ĉi-tiu fama verko Bueno priparolas la naciecon de Hispanio kaj la kielon, ke tiu historia vero perdiĝis tra la tempo. Atakis li la "Leyenda negra" (la nigran legedon), t. e. la komunan eŭropan kritikon pri la agmaniero de la hispanoj en Hispanameriko, kiel amasmurdema, imperiestra, sklavema kaj ŝtelista. Male, li asertas, Hispanio respektis la rajtojn de la tieaj homoj aliĝante ilin en la komunan hispanan nacion egalrajte ol ĉiu civitano, malkiel la „ĉasakiranta“ brita imperio, kiu kreis ĉie subulojn kun ĉiaj malegalecoj, kaj eĉ malkiel la romianoj, kiuj, malgraŭ estigi en la novaj landoj propran kaj egalan komunecon, havadis sklavojn kiel iloj. Hispanio unue malpermesis sklavecon kaj leĝigis la tieulajn rajtojn rapide kaj moderne, li diras. Kontraŭ nuntempaj disiĝaj movadoj, li memorigas la historion de la hispana ŝtato kreinte ĉiujn regionojn pere de ĝia helpo, la neekzistantan ĉeeston de la katalunia ŝtato iam, kaj la malsamtempecon kaj malsaman evoluon de la aliaj lingvoj de Hispanio (la kataluna, la galega, la eŭska, kaj aliaj pli malgrandaj, kiel la astura). Aldone, li diras, ke ĉiu sendependenca movado ene de Hispanio estas ĉefe kontraŭhispana, nek „propra“ nek „memdefenda“. Liapense, la ĉefa karakterizo de Hispanio estas la neislameco, la neeŭropeco, la neafrikeco kaj la partoprenado en Ameriko. Li mallaŭdas la volon pli ŝajnigi eŭropmaniere, kaj asertas, ke la katolika tradicio donis pli da modernecon al Hispanio antaŭ ol la aliaj landoj havus ĝin. Fine, Bueno malporas eniĝon de Hispanio eŭropen kiel ero de tutmondiĝa kaj kapitalisma agado; kontraŭe li defendas unuecon kun intaj kolonioj de Ameriko britmaniere, rigardi kaj provi eniĝi kun ili kreante novan grupon komerce kaj internaci-rilate.
Li alfrontas la ideojn de Dio kaj la animo per spiritismo. Homa historio bezonis ideon de sendependa Dio, li diras. Sed ne pro tio lia intenco estas skizi "enciklopediecan sintezon" de scienca scio en ĝia aktuala stato. La libroj de "sintezo" - kia grava rolo ili ludas - konsistigas literaturan ĝenron, ĝuste kiam "sintezo" celas en ili, la kontraŭfiguro de filozofia materiismo. Anstataŭ sekvi alfabetan ordon, kaj komenci per A, ili kutime komencas per galaksioj, sintezaj libroj kiel ĉi-tiu sekvas kun nukleaj acidoj kaj finiĝas per la homara epopeo. Ili estas do mitikaj rakontoj ("Iam ..."), kun scienca materialo. Filozofia materiismo ankaŭ alfrontas la temojn de libro de sintezo: galaksioj, neŭtrinoj kaj sociaj klasoj. Sed ilia perspektivo estas tute malsama, ĉar nun tradicia disciplino estas daŭrigita - la kritika filozofia disciplino. Ĝuste per ĉi tiu libro, Gustavo Bueno estas reakironta tradician ontologion, inkluzive teologion, per rigardado de filozofia materiismo.
Jen unu el la plej polemikaj verkoj liaj. Bueno branĉis la religiojn je tri kategoriojn, naskiĝinte per besta kulto. Tiusence, la filozofo Gustavo Bueno donas revolucian legon pri tio, kio religioj klopodas malkovri, kiu estas la vera celo instigante ilin, rimarkante, ke religioj estas socialgrava kaj kulturega fenomeno. La fundamenta tezo de ĉi-tiu libro estas malkunigi la ligon, kiun pli altaj religioj kreas inter Dio kaj religio, por sekve provi montri, ke oni devas vidi la religifonton je Dio aŭ je la dioj - tamen je la viroj. Estas nenial diri, kio estas religio, kvazaŭ ĝi estus senŝanĝajo, sed kiumaniere ĝi estiĝas. La nova teorio ofertita en ĉi tiu libro ecas je efektive starigi tri historiajn fazojn de la religikreskado, fazoj kiuj sinsekvas. La religia vivo de la homaro ekis specife rezulte de bestkunestado - kun certaj specoj de bestoj, dum Paleolitiko. Ĉi-tiuj bestoj reprezentis por la Paleolitiko homo, la rolon da nombroj, da entoj, kiuj sen homaj centro,j estis tamen centroj de volo kaj kompreno, entoj, trompotaj, petegotaj, obeota, mortigotaj. Ĉi-tiuj nombroj respondas al la figuroj reprezentitaj en antaŭhistoriaj kavernoj. Ĉi-tiu unua religia fazo finiĝas per hejmbestiĝo de bestoj. La bestaj figuroj reprezentitaj ĉe kavernvolboj estas nun projekciitaj en ĉiela volbo: jen dua fazo de la religio, religio de la dioj, mitologia religio. "Viro - oni diras en la libro - faris siajn diojn laŭ la bildo kaj simileco de bestoj" - ne laŭ la bildo kaj simileco de homo, kiel diris Feuerbach. La mitologia religia fazo estas esence falsa transira fazo, imaga deliro, kiu malrapide disfalas antaŭ la racia kritiko de la tiel nomataj "pli altaj religioj" - la tria fazo, la filozofiaj religioj -, kie la dioj-Bestoj estas anstataŭitaj de antropomorfaj dioj kaj, de unika kaj nekredebla Dio. Sed ĝuste dum la tria fazo la religiofonto jam formortis: tiu nekrola Dio, la "dio de filozofoj", estas estulo kiu ne povas preĝi- jene aperas ateismo.
Pripensante, ke rubo estas bezona, Gustavo Bueno pripensas la televidaĉecon, konsiderante ke "rubeco ofte ĉeestas en la televidan spektanton li rigardas televidon" kaj ne ĉe la ilo mem. Tial li sekvis la sperton de "La Granda Frato" per antropologiista meditado, ĉar ĝi estas eksperimentejo de Hispanio. La libro kolektas la brilan analizon de ĉi-tiu filozofo pri la programsukceskialoj, ĝi sidinte 11 milionoj da hispanoj. Ĉe lia nova verko, Gustavo Bueno difinas la econ de ĉi-tiuj ruboj cele de poste enprofundiĝi pri televidejoj, reviziante la hispanan televidprogramon de la lastaj jardekoj por memorigi al ni, ke en demokratia socio la publiko devas ĉiam pravas pri ŝatecoj «La spektantaro en demokratia socio estas prizorganto kaj ruba televido devas obei ĉi-tiun peton. Kaj ne por etikaj aŭ moralaj kialoj, sed pro simplaj demokratiaj pretervivado. Lope de Vega, teatrulo, konis la leĝojn de la merkato jarcentojn antaŭ la televido: "Se la vulgara estas malsaĝulo, estas bezone paroli al li malsaĝe por feliĉigi ĝin."