GNIS (angle, Geographic Names Information System, t.e. Geografi-noma Inform-sistemo) estas datumbazo entenanta nomajn kaj lokajn informojn pri pli ol du milionoj da nomoj de fizikaj kaj kulturaj trajtoj situantaj dise tra tuta Usono kaj ĝiaj eksterlandaj teritorioj. GNIS estas disvolvita de la Usona Geologia Esplor-instanco kunlabore kun la Usona Komisiono pri Geografiaj Nomoj (BGN) por antaŭenigi la normigadon de trajt-nomoj.
La datumbazo estas parto de sistemo, kiu inkluzivas nomojn en topografiaj mapoj kaj bibliografiajn citaĵojn. Ĝi citas la nomojn de libroj kaj historiaj mapoj, kiuj konfirmas la nomon de la trajto aŭ loko. Ankaŭ variantaj nomoj (alternativoj al oficialaj usonaj nomoj por iu trajto) registriĝas. La datumbazo neniam forviŝas datumon, "krom en kazoj de evidenta duobleco."
Alinomado
GNIS ricevas proponojn pri novaj aŭ ŝanĝindaj nomoj por usonaj geografiaĵoj. La ĝenerala publiko povas proponi ŝanĝojn ĉe la retejo de GNIS, kaj povas legi la pravigojn kaj apogantojn de la proponoj.
Aliaj aŭtoritatoj
La Usona Buroo de la Censo nomas kaj difinas Census Designated Places (censajn lokojn), kiuj estas subaro de lokoj en la Nacia Datumbazo de Geografiaj Nomoj (National Geographic Names Database).
La Usona Poŝta Servo (USPS) en sia Eldonaĵo n-ro 28 eldonis normojn por adresi poŝtaĵojn. En tiu eldonaĵo USPS difinas la duliterajn subŝtatajn mallongigojn, mallongigojn por stratspecaj terminoj (ekz-e ST por "Street" , BLVD por "Boulevard" ), ktp.)
U.S. Department of the Interior, U.S. Geological Survey, National Mapping Division, Digital Gazeteer: Users Manual, (Reston, Virginia: U.S. Geological Survey, 1994).
Least Heat Moon, William, Blue Highways: A Journey Into America, (Boston: Little Brown and Company, 1982). ISBN 0-316-35329-9
Jouris, David, All Over The Map, (Berkeley, California: Ten Speed Press, 1994.) ISBN 0-89815-649-1
Report: "Countries, Dependencies, Areas Of Special Sovereignty, And Their Principal Administrative Divisions," Federal Information Processing Standards, FIPS 10-4. Standard was withdrawn in September 2008, See Federal RegisterArkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine Notice: Vol. 73, No. 170, page 51276 (September 2, 2008)