Cimo estas eraro, manko aŭ misfunkcio ĉe komputila programo, kiu malebligas la intencitan kondutmanieron de la programo.
Preskaŭ ĉiu komputila programo de ioma amplekso enhavas cimojn. Plej multaj cimoj ne estas gravaj por la funkciado de la programo aŭ aperas nur en tre specifaj, maloftaj, kazoj. Provi forigi cimojn de komputila programo nomiĝas sencimigi. Speciala programaro, erarserĉilo, povas helpi trovi kaj forigi cimojn. Ofte tiucele ekzistas aparta sencimiga reĝimo de la programo.
La plej konata cimo estas la Problemo de jaro 2000. Ofta cimo estas bufra troo.
La unuan komputilan cimon malkovris Grace Murray Hopper. Ŝi laboris por la universitato de Harvard. Komputiloj siatempe konsistis el mekanikaj partoj. Serĉante eraron en la komputilo, ili trovis cimon fiksitan je la komputilo. Tiu ĉi komputilo estis la Mark II Aiken Relay Calculator. Kiel vi vidas, la unuan cimon oni gluis al ĵurnala libro de komputilo.